Sed la policisto obstine postulis lian legitimilon sensukcese, perforte puŝis lin denove en la malgrandan ejon, kie oni kvazaŭ stokas misfarantojn kiel varojn. [2006, Jean Codjo, Dialogo inter surduloj, Antwerp: Flandra Esperanto-Ligo, page 32:]
Ni kaptis tutajn karavanojn, poste ni stokis, sen eĉ malfermi ilin, la pakaĵojn. [2007, Rubén Gallego, translated by Kalle Kniivilä, Blanko sur Nigro, New York, N.Y.: Mondial, →ISBN, page 325:]
Ĝi estas skatolo, kie oni stokas siajn kaŝatajn tentojn kiel trezorojn: malaltan virinan voĉon, la tremadon en vira voĉo; momenton, neniam spertitan, de perfekta dediĉo; kondamninda revo pri persona fido senlima; espero pri estingita soifo kaj profunda ripozo. (Kallocain) [2012, Karin Boye, translated by Gunnar Gällmo, Kallokaino [Kallocain], Lulu.com, →ISBN, page 195:]
La timigita kredanto stokas riĉaĵojn kiel anstataŭaĵon por amo, kiu estus rekte ĝena por li. [2017, Esperanto: Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio: 111 jaroj, New York, N.Y.: Mondial, →ISBN, page 354:]
Verdire li jam foje stokis kompleton da kunrulitaj rulkurtenoj en la vestoŝranko (aspektis kiel dinamitstangoj, kun la blanka ŝnuro elpendanta ĉe la supra rando). [2018 June, Clemens J. Setz, “La kadavro”, in István Ertl, transl., edited by Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero, and Anina Stecay, Beletra Almanako, 12th year, number 32, New York, N.Y.: Mondial, →ISBN, →ISSN, page 84:]